- Dosiero→Nova: detruas ĉiujn procedurojn kaj variabloj difinitajn por krei tiele novan laborspacon.
- Dosiero→Malfermi: malfermas logo-dosieron antaŭe konservitan.
- Dosiero→Konservi kiel...: konservas la kurantajn procedurojn sub elektitan nomon.
- Dosiero→Konservi: konservas la proceduroj en la dosieron nun uzatan.
- Dosiero→Kapti la bildon→Konservi la bildon kiel...: ebligas konservi la bildon kun formato jpg aŭ png.
Se vi deziras elekti nur parton de l’ bildo, eblas difini elektan ortangulon per gliti la muson sur la desegna
areo.
- Dosiero→Kapti la bildon→Presi la bildon: ebligas presi la bildon. Kiel la antaŭa, vi povas elekti ĝustan
areon presotan.
- Dosiero→Kapti la bildon→Kopii la bildon en la poŝon: Ebligas sendi la bildon en la poŝan sistemon.
Kiel por presi kaj konservi, vi povas ankaŭ elekti nur areon de la bildo. Ĝi funkcias bone en Vindozo, ne en
Linukso, ne provita en Makintoŝo.
- Dosiero→Tekstareo→Konservi je formato RTF: Ebligas konservi la historian areon je formato RTF
(konservas la kolorojn kaj formatadon de la signoj).
- Dosiero→Eliri: Eliri el la programo XLOGO.